Mortopuno : faktoj kaj dokumentoj

Droit. Peine de mortCREAGH, Ronald (1929 - ....)* bibliografio

Mortopuno. Faktoj & dokumentoj. Antaŭparolo de Ronald Creagh. Div. Politiko. SAT - Eldona Fako Kooperativa, Paris. Eldonita : Julio 2007. 156 paĝoj.

Mortopuno : faktoj kaj dokumentoj estas la unua eldonaĵo de SAT - Eldona Fako Kooperativa, la tutnove fondita eldonkooperativo de SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda), la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esper¬antistoj. SAT enhavas plurajn frakciojn, inter kiuj revigliĝanta liberecana frakcio.

Tiu libro kolektas plurajn famajn tekstojn pri mortopuno : « Klaŭdo Mizerulo »( « Claude Gueux » franclingve) de Viktoro Hugo, « Ne mortigu ! » de Leo Tolstoj, « Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto » de Nikolao Nekrasov, « Ne mortigu ! » de Paŭlo Signoret. Sekvas « voĉoj de mortkondamnitoj » : deklaro de Ravaŝolo, letero de Sako (Sacco) el malliberejo, « letero al ĉiuj miaj amiko » de Julos Beaucarne, “Mi denove estis batita...” de Mumia Abu-Jamal. Fina parto traktas pri mondskale faktoj kaj perspektivoj pri mortopuno, kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno.
Pri tiu tikla temo pripensigas nin la klariga antauxparolo de Ronald Creagh, kiu memorigas nin kiel la regantoj de la nunaj socioj « deziras rehonorigon de la strikta gepatra kaj instruista disciplino, severecon de la juĝistoj kaj de la punoj, inkluzive uzon de la plej supera, (…) ĉefe zorgantaj pri rentodoneco, deziras pli kaj pli malinvesti en lerneja helpo, en antaŭgardo fare de fakaj edukistoj, en reedukaj centroj, do en ĉio, kio ne alportas ekonomiajn avantaĝojn. » Jam Viktoro Hugo same paroligis Klaŭdo Mizerulo : « Ah se iu leviĝus el la benko de la parlamento kaj dirus : per la salajro de viaj 80 eksekutistoj, vi pagos 600 instruistojn ! »
Ega estas la socia intereso de la elektitaj tekstoj, Jen tio, kion Ravaŝolo deklaris dum sia proceso en 1892 pri la suferoj de la popolo meze de neatingebla abundeco :

« Oni komprenus, ke tio okazas en lando kie la produktoj maloftas, kie homoj malsatmortas. Sed en Francio, kie regas abundeco, kie la viando-vendejoj plenplenas, kie pano plenigas la bakejojn, kie la vestaĵoj, la ŝuoj amasiĝas en la butikoj, kie trovis neokupitaj loĝeĵoj ! »

Bela libro, efika por pripenso kaj por agado.

La libro estas mendebla je
Libroservo de SAT – Amikaro,
132-134 Bd Vincent Auriol
75013 Paris
 01 44 24 50 48
 aŭ Libroservo de UEA
Email.