LASKA, Bernd A. "Max Stirner , Restinte disidento" .

Kiel Marx kaj Nietzsche forpuŝis sian kolegon Max Stirner kaj kial li spirite supervivis ilin.

STIRNER, Max (Bayreuth, 1806/10/25 - Berlin, 1806/06/25). Pseud. de Johann Caspar SCHMIDTLASKA, Bernd A.

Ĉu Max Stirner ? La filozofanta et-burĝo, kiun refutis jam Karl Marx ? Ĉu la anarĥiisto, egoisto, nihilisto, la kruda antaŭulo de Nietzsche ? Jes, ĝuste tiu. Li estas malbonfama en la mondo de la filozofio kaj oni mencias lin nur marĝene se entute, sed ĉe li ankoraŭ stokiĝas la spirita dinamito, kiun pli posta ulo volis esti preparinta.
Jam la nomo de Stirner elvokas facilecajn sentencojn kiel "Mi estas unika", "Mi por mi plej gravas", "Mi metis mian aferon sur nenion", kiu aperigas lin kiel la plej senĝenan egoiston aŭ plej naivan solipsiston aŭ ... Li do ne estas forgesita. Li libro »La Unikulo kaj lia propraĵo« (1844) — li verkis nur tiun unu — eldoniĝas ankoraŭ hodiaŭ en la fama en Germanujo eldonserio »Reclams Universalbibliothek« , kvazaŭ kiel klasikulo de la egocentrismo. Sed neniu ankoraŭ kredas, ke Stirner estas aktuala.
Kontraŭ tio mia tezo estas, ke lia tempo venis nur nun. Kion mi celas per tio, mi povas eble plej bone montri per la efikada historio de lia libro, kiu ĝuste en siaj plej sekvoplenaj partoj evoluis strange kaŝite kaj ankoraŭ estas apenaŭ konata. Ĝi ankaŭ ebligas klarigon por tio, ke kaj kial la specifa esenca penso de Stirner vere aktualiĝis nur post pli ol unu kaj duona jarcentoj.