Ekrigardo al la anarkista partopreno en la esperantista movado

Ronald Creagh & Karine Tourraton. Trad. Marielle Giraud et Frédéric Le Magadure

TOURRATON, KarineGIRAUD, MarielleBAJIN (1904-2005)Rencontres et Colloques. Journées d’étudesKomunikado. EsperantoSAT (Sennacieca Asocio Tutmonda)

La anarkistoj estis inter la pioniroj de la laborista esperantista movado en Stockholmo en 1905, poste en Parizo en 1906, kiam estis kreitaj la tute unuaj grupoj. La pariza klubo Paco-Libereco entreprenis interesan eldonolaboron. En Shanhajo, la fama verkisto Pa Chin lernis Esperanton, kaj vortaro de la chinaj kaj eksterlandaj verkistoj klasis lin inter la esperantistaj intelektuloj.
Malrapide sed lauxgrade, Esperanto estis enkondukata en la revoluciajn kaj laboristajn klubojn. La anarkistoj kaj la anarko-sindikatistoj, kiuj antaux la Unua Monda Milito reprezentis la plej multajn membrojn meze de la laboristaj grupoj, kunigxis en la internacia asocio Paco Libereco , kiu eldonis la revuon Internacia Socia Revuo .
La deka universala Kongreso, kiu devis okazi en Parizo en 1914, aperis kiel la elektita momento por krei, sur la frangxo de la pacista movado, organizon de revoluciaj esperantistoj. Sed la milito nuligis la Kongreson. Nur en 1921 povis okazi en Prago la unua kongreso de la esperantistaj laboristoj ; gxi naskis SAT-on ( Sennacieca Asocio Tutmonda ).
SAT ne estis politika partio, sed kultura kaj eduka organizo. Ghia celo estis veki racian sintenon, kiu ebligus kompreni, kompari kaj prijugxi la diversajn ideojn kaj tendencojn. La membroj devis ricevi kiel eble plej multe da informoj, por elekti la plej honestajn kaj fideblajn rimedojn por la emancipigxo de sia socia klaso.
La principo de la blinda neuxtraleco estis forlasita je la profito de la ideo, ke Esperanto povas helpi la batalon por la emancipigxo de la laborista klaso. Tri celoj estis indikitaj :
 la uzado de Esperanto por helpi la internacian laboristan klason.
 la plifaciligado de la rilatoj inter la membroj de SAT, kaj la kreskado de la homa solidareco.
 la informado kaj la edukado de la membroj por igi ilin la plej kapablaj kaj kleraj el la internaciistoj.
Kiam SAT estis kreita, multe da laboristoj el cxiuj tendencoj okulumis al la soveta Revolucio, kiu aperis kiel unua etapo de la triumfo de la socialista ideo. Sed dum la mito de la Revolucio elvaporigxis, la esperantistoj revoluciaj, kiuj estis influitaj de la rusaj okazajxoj, ekdisrevigxis.
Krome la komunistoj estis pli kaj pli malcedemaj, kaj provis, ke SAT estu ekskluzive uzata de Moskvo. Interna konflikto eksplodis kaj dauxris dek jarojn, inter la komunistoj kaj iliaj opoziciantoj, kiuj volis, ke SAT restu kultura kaj eduka, politike sendependa organizo serve de la laborista klaso, kiel estis decidite en Prago.
Fine, en 1931, la dekunua Kongreso en la urbo Amsterdamo rifuzis per granda plimulto la hegemonion de la komunistoj, kaj tiuj cxi forlasis la organizon kaj fondis sian propran diferencan asocion.
Du Rusoj kaj unu Franco kreis la kernon de TLES (Tutmonda Ligo de Esperantista Senstatano), kiu rekrutis en dekkvino da landoj dum kelkaj monatoj. Post la malapero de siaj du amikoj, la franca Julien Migny, helpata de sia amikino Juliette, plenumis la administradon de TLES. La nova esperantista organizo varbis ankaux membrojn en Belgio, en Cxinio kaj en Japanio.
En 1923, la rusaj anarkistoj A. Levandowsky kaj J. Zilberfarb fondis ISAB-on (Internacilingva Scienca Anarkisma Biblioteko). Ili invitis la aliajn esperantistojn en la mondo cele al kreado de monda organizo.
Auxguste 1925 en Berlino TLES ekpublikigis sian monatrevuon Libero Laboristo , kaj ghi eldonis en 1933 bultenon serve de la anarko-sindikitatista internacia movado kunlabore kun Usono. Sed tiu tendenco tre rapide estis subpremita en la du landoj.
Dum la Civila Milito en Hispanio, la esperantistaj agadoj estis sisteme persekutitaj en la zono kontrolita de Franco.
En Malaga, Februare 1937, la esperantista grupo estis pafmortigita pro la sola kialo, ke gxi estas esperantista. Estas ironie konstati, ke la homo respondeca pri tiu krimo estis nomata honora prezidento de esperantista Kongreso post 31 jaroj.
La subpremo de la liberecana esperantista movado en Germanio, en Sovetunio kaj en Hispanio mortigis la ekziston de TLES.
Post la Dua Monda Milito, la esperantistaj anarkistoj aliarangxis TLES-on. En 1946, en Parizo, Senstatano aperis unue kiel sekcio de la internaca Komitato de la junuloj anarkistaj. Ghi esprimis ankaux la vidpunkton de la anarkista esperantista movado, tiel dauxriganta la laboron inauxrigitan de TLES.
La liberecana esperantista pariza grupo laboris je streta rilato kun la Komisiono de la internacaj anarkistaj rilatoj, tradukanta la bultenojn.
Ili aukaux korespondis esperante kun la kamaradoj de la aliaj landoj. Fine, en 1969, la anarkista sekcio de SAT denove ekstartis, publikigante cxiumonatan revuon : Libericana ligilo , cele al diskonigo de la anarkistan idealon en la esperantistajn klubojn, kaj al disvolvigxo de Esperanto en la anarkistaj sekcioj, kiuj estis inter la plej favoraj lokoj por kreskigi tiun lingvon.
Bibliografio :
Rimarkoj : la monda federacio de la esperantistaj anarkistoj montriis sin kiel TLES ekde 1924. Ankaux membroj de la AAU-E de la TLES estis reprezentitaj.
Libera Laboristo. Oficiala organo de Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senstatanoj (TLES). Organismes : Tutmondo Ligo du Esperantistaj Senstatenoj - FAUD(AS), Berlin (Germanio).
Grupoj de TLES estis en Kassel, Krefeld, Duesseldorf, Mannheim, Riesa,Gera, Erfurt kaj Berlin. La centro de anarkista esperantista informo de la TLES en Germanio situis en Leipzig. La sidejxo de la monda organizo estis alilokita Septembre 1929 el Mannheim al Berlin. En 1932, la revuo ne plu aperis.


 Ruebner : Pain et Liberté, P. 199, Anm. 133, P. 291 ; Seywald, No 1183
 Faure, Sébastien · La krimoj de Dio / El la franca trad. Luis Carlos kaj F. Buokin. - Paris : Librejo "Paco-libereco", 1911. - 32 p.
 Grav, Johano · En anarkista socio, kiel kondutos la individuo ?. - Laroque Timbaut : La Juna Penso, 1972. - 8 p. - ( Brosura Serio de LJP ; 82B )
 Kropotkin, Petr · Etiko / El la rusa trad. I.S.A.B. - Leipzig : SAT, 1924.
 Kropotkin, Petr · La salajro / Trad. D.J. - Amsterdam : Nutters, 1914. - 22 p. - ( Internaca Socia Revuo ; 8 )
 Kropotkin, Petr · Al la junuloj : Biografio (pri Kropotkin) / (de M.Orseti, el la pola trad. Duo). - Paris : SAT, 1938. - 44 p.
 Lanty, E. La langue internationale. Ce que tout militant ouvrier doit connaître de la question. 1925.
 Lanti, E. · El verkoj de E. Lanti. - Laroque Timbaut : Bros^urservo de SAT, 1982. - 140 p.
 Lanti, E. · Arbeiter-Esperantismus. - Frankfurt : Socialista E-Asocio, 1928. -
 Lanti, E. · For la neu^tralismon ! : 2a eld. - Leipzig : SAT, 1924. - 23 p.
 Lanti, E. · For la neu^tralismon ! : 3a eld. - Leipzig : SAT, 1928. - 32 p.
 Lanti, E. · La laborista esperantismo : Antau^rimarkigo /por la stencilita reeldono/ N. Bartelmes. - Laroque Timbaut : La Juna Penso, 1971. - 16 p.
 Lanti, E. · La laborista esperantismo. - Leipzig : SAT, 1928. - 38 p.
 Lanti, E. · Manifesto de la sennaciistoj kaj dokumentoj pri Sennaciismo : 2a eldono reviziita kaj kompletigita. - Paris : SAT, 1951. - 83 p.
 Lanti, E. · Manifesto de la Sennaciistoj kaj Dokumentoj pri Sennaciismo : 3a eldono. (fotoreproduktis Zavod...Beograd). - Paris : SAT, 1970. - 83 p.
 Lanti, E. · Sennaciulo : For la neu^tralismon ! : (unua eldono). - Paris : Sennacieca Asocio Tutmonda, 1922. - 14 p. - ( (Sennaciulo. Volumo 2) )
335.7 Manifesto de la sennaciistoj. - Nov-Jorko : Sennaciista frakcio el membroj de SAT, 1931. - 32 p.
 Most, Johann · La Dia pesto / El la germana trad. Seman Tarano. - Detroit : Tobias Sigel, 1932. - 23 p.
 Nieuwenhuis, Domela F. · La piramido de l’tirano / El la nederlanda trad. D.J. - Amsterdam : W. Nutters, 1913. - 31 p. - ( Serio de "Internacia Socia Revuo", No. 4 )
 Nieuwenhuis, F. Domela · La piramido de l’tiranismo / Tradukis D.J. . - Laroque Timbaut : La Juna Penso, 1974. - 30 p. - ( (La Juna Penso - suplemento de Jun. 1974 - n-ro 98B) )
 Sennacieca Asocio Tutmonda · Jarlibro 1924 de SAT : 3a jaro. - Paris-Leipzig : SAT, 1924
 Vivancos, Eduardo "Une langue pour tous : l’Esperanto," in Volonté anarchiste
Archives

IISG, Amsterdam : Jg.1 (1925/26) - ? ; IGA Bochum : 1925, Nr.1-3, 1926, Nr.2 (Aug.), 1927, Nr.9, 1928, Nr.1-3, 6,.1930, Nr.8/9, 1931, Nr.5-7 : SIGN. : Esp 11